Lago Togo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Togolanda)

Lago Togo (france Lac Togo) estas la plej granda parto de laguno en Togolando, disigita de la Atlantika Oceano per mallarĝa strio marborda. Temas pri malprofunda kaj populara loko por akvosporto. Ĉe la laga bordo situas inter alie la urboj Agbodrafo kaj Togoville.

Panoramo de la laguno en in Aného, Togo

La lago estas proksimume 15 kilometrojn longa, 6 kilometrojn larĝa kaj kovras areon de 64 kvadrataj kilometroj. Ĝi ricevas akvon el la rivero Sio en la sudokcidento kaj diversaj aliaj pli malgrandaj riveretoj en la okcidento kaj oriento - aldone la rivero Haho eniras de norde. La lago estas apartigita de la maro per sablejo proksimume kilometron larĝa.