Lagoa Salgada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brazila lageto. Por informoj pri la samnoma urbo, vidu la artikolon Lagoa Salgada (urbo).

Lagoa Salgada, nomo kiu signifas "sala lageto" portugallingve, estas tre eta lageto (ĉirkaŭ 300 m de diametro) inter la municipoj Montadas, Areial kaj Pocinhos. Ĝia estas rimarkinda ĉefe ĉar en ĝi naskiĝas la rivero Mamanguape. En ĝi estas akvo nur dum kelkaj tagoj dum jaro, neniam pli ol unu metro funde, post la jaraj pluvoj, ĉar en regiono pluvas nur dum kelkaj tagoj en jaro. Ĝiaj akvoj estas tre salaj, kaj post kiam ili evaporas, restas granda kvanto da salo. Dum plejparto de jaro ĝi estas nur sala makulo sur la tero. Nuntempe oni trovis en ĝi fosilioj de plejstocena faŭno.