Saltu al enhavo

Lajka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajka
Soviet space dog (en) Traduki
hundo
individua besto Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso inseksa organismo
Mortokialo sunfrapo, asfiksio, eŭtanazio
Okupo kosmonaŭto
Memorigilo Lajka
vdr
בול רומני המנציח את לייקה ואת החללית ספוטניק 2
Rumana poŝtmarko festanta Leica kaj la Sputnik 2 kosmoŝipon

Lajka (Ruslingve Лайка = "bojanto"; n. ĉ. 1954; m. 3-a de novembro 1957) estis la unua besto, kiu atingis unuafoje la kosmon. Ĝi estis vaghundo de Moskvo, oni kaptis ĝin surstrate. Ĝi mortis en la kosmo: oni katenis ĝin al la sidejo, dum la lanĉo la pulsonombro triobliĝis. Ĉe la sengraviteco tio malpliiĝis, sed ĝin kaptis paniko, streso. Ĝi mortis 5 horojn post la lanĉo, plej verŝajne pro tro-varmiĝo de la kapsulo. Ĝi veturis en Sputniko 2. La mortinta hundo ankoraŭ rivoluis 2570-oble la Teron kaj poste eniris la atmosferon kaj forbrulis la 4-an de aprilo de 1958.