Lajos Kassák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos KASSÁK [lajoŝ kaŝAk], hungare Kassák Lajos estis elstara hungara verkisto, poeto, tradukisto kaj grafikisto.

Portreto pri Kassák (1917)
Skulptaĵo pri Kassák

Li naskiĝis la 21-an de marto 1887 en Érsekújvár (nun Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 22-an de julio 1967 en Budapeŝto.

Biografio

Kiel faklaboristo, li komencis labori en Budapeŝto en 1904. Li aranĝis strikojn en 1905. En 1909 li perpiede iris al Parizo, sed oni hejmenvenigis lin. Li debutis, kiel poeto en 1908, kiel verkisto en 1912. En 1919 pro politika agado li migris al Vieno kaj revenis en 1926, dume li vizitis Berlinon en 1922. En 1948 li estis elektita parlamentano. En 1953 li kritikis la komunistojn, tial li ne povis verkadi ĝis 1956. Poste li rajtis vojaĝi al eksterlando nur unufoje. Li estis estro de la hungara avangardo. En 1965 li ricevis premion Kossuth.

Verkoj (selekto)

  • La ĉevalo mortas, la birdoj forflugas A ló meghal, a madarak kirepülnek 1922
  • Vivo de homo Egy ember élete 1927-1935 (membiografio)
  • Fino de vojo Az út vége 1946
  • Poemoj kaj desegnaĵoj 1958
  • Ĉiuj poemoj 1970
  • kolektitaj tradukaĵoj 1986


Fontoj

  • Hungara Vikipedio