Lajos Rafi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos RAFI estis rumania hungara cigandevena poeto. Li naskiĝis en Târgu Mureș en 1970 kaj mortis la 24-an de junio 2013 en Lăzarea.

Biografio

Lajos Rafi devenas el familo de ciganforĝisto. Li faris siajn studojn en Lăzarea kaj Gheorgheni. Li maturekzameniĝis en 1989. Li havis ses infanojn. Li laboris kiel ladisto. Lia familio vintre vivas el socia helpo. Li loĝis en Lăzarea. Li memmortigis.

Volumo

  • Földhöz vert csoda, L'Harmattan Kiadó, 2007. En Svedujo kun titolo Ett under, slaget till marken[1]
  • Az élet számlája, kun ilustraĵoj de Zoltán Ferencz, Mark House Könyvkiadó, Gheorgheni, 2012.

Fonto

Eksteraj ligiloj