Lakuno (filologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lakuno en Codex Boernerianus

Lakuno en filologio estas breĉo en historia teksto aŭ dokumento, kiu aŭ estas videbla en la strukturo de la dokumento (ekz. truo aŭ mankanta paĝoparto) aŭ konkludita el enhava nekohereco de la teksto. Lakuno de la dua speco povas ekesti ekzemple per kopiado, kiam la kopianto erare transsaltas linion aŭ forgesas kopii vorto(j)n, ekzemple saltante de vorto al alia okazo de la sama vorto.

Kiam perdiĝas la originalo, la enhavo de la lakuno estas nur konjektebla.

En publikigo de lakunhava teksto oni ofte indikas lakunon per tri punktoj en ortaj krampoj. Ĉe tio tamen perdiĝas informo pri la ebla longo de la lakuno.

Por rekonstrui la eblan enhavon de lakuno povas helpi la kunteksto, sed ankaŭ la grandeco de la lakuno kaj en poezio la reguloj de la koncerna poetiko, ekzemple rimoaliteracio.

Konata ekzemplo de ebla lakuno estas en la evangelio laŭ Marko (10, 46): "Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj…"; ĉar la alveno en Jeriĥo estas menciata, kvankam nur je la foriro io okazas. Tiun eblan lakunon proponas plenigi la Sekreta evangelio laŭ Marko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la latina lacuna, kiu signifas "fosaĵo" aŭ "breĉo" kaj estas diminutivo de lacus (lago).