Lama anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lama anaso estas politika nocio en la usona politiko (kiel lame duck) kaj oni uzas tiun esprimon por prezidento aŭ alia politikisto, kiu ankoraŭ oficas post nova elekto, sciigo de posta demisio, abdiko.

En Usono, la ĝenerela balota tago estas la mardo post la unua lundo en novembro, dum la novelektita prezidento (kaj aliaj oficistoj) enoficiĝas nur la 20-an de januaro. Tiel la iama prezidento kaj aliaj altpostenaj oficistoj (ekz. kongresanoj, senatanoj) restas en ofico ankoraŭ 10 semajnojn. En tiu transira periodo, tiuj baldaŭ eksaj oficistoj ne decas akcepti gravajn leĝojn, reformojn, elspezojn. Krome post la balotado de 2008 kie malvenkis la partio de la ĝistiama prezidento George Bush, tiu estis "lama anaso" en pli malforta situacio, post kiam estis lia oponanto Barack Obama kiu venkis.