Lamaejo Jonghegong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavillon des dix mille bonheurs.jpg

La lamaejo diferencas de aliaj temploj per siaj historio kaj arkitekturo.

Ĝi, konstruita en la jaro 1694, komence estis loĝejo de la imperiestro Jongĝeng de Ĉing-dinastio antaŭ lia surtroniĝo. En 1723, kiam li fariĝis imperiestro, li trunis duonon de la konstruaĵoj en lamaisman templon de la flava sekto, kaj konservis la alian duonon kiel unu el liaj palacoj, kiu poste forbruliĝis. La templo de la flava sekto poste alinomiĝis Jonghegong.

Post la morto de la imperiestro Jongĝeng en 1735, oni lokis lian ĉerkon en la templo antaŭ la enterigo, tial oni anstataŭigis la verde glazuritajn tegolojn de la ĉefaj haloj en la templo per tiuj flave glazuritaj. Tiel la templo fariĝis samranga kiel la imperiestraj palacoj. Jonghegong fariĝis oficiala lamaejo en la 9-a jaro de la regado de la imperiestro Ĉjanlong (1744).

La ĉefaj konstruaĵoj de Jonghegong konsistas el kvin grandaj haloj. El ili la plej alta estas la halo Ŭanfuge (Turo de la Granda Budho). Ĝi estas 4-etaĝa halo, ĉe kies ambaŭ flankoj staras po unu 2-etaĝa halo. Ili interligiĝas per du pontetoj. La halo estas elito de ĉinaj konstruaĵoj kun ligna strukturo. En la centro de la halo staras kolosa statuo de la budho Majtreja skulptita el unusola santala trunko kun diametro de 3 metroj. Ĝis estas 26metrojn alta (18 metrojn super la tero kaj 8 metrojn sub ĝi). Laŭ la noto, ĝi estis donaco de Dalaj-lamao la 7-a al la imperiestro Ĉjanlong en 1750 por danki lin, kiu sendis soldatojn al Tibeto ekstermi ribelulojn.

Krom tiuj ĉefaj kvin haloj, troviĝas ankaŭ nombro da flankaj haloj, kie lamaoj kultas budhajn statuojn kaj lernas sutrojn. En la korto punktiĝas pavilonoj, kiuj kune kun la aliaj konstruaĵoj formis harmonian tuton.