Lampione

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelagaj insuloj

Lampione estas la plej malgranda el la tri Pelagaj insuloj inter Sicilio kaj Tunizio. La insulo longas 700 kaj larĝas 180 m, plej alta punkto estas 40 m. super la maro.

Geografie, Lampione apartenas al Afriko, politike al komunumo Lampedusa e Linosa de Provinco Agrigent en la itala regiono Sicilio.

Lampione estas neloĝata, la sola konstruaĵo sur la insulo estas unu lumturo.

Grava estas la faŭno de la insulo, kiu apartenas al naturprotekta areo Riserva Marina Isole Pelagie. Lampione servas kiel ripozejo por multaj eŭropaj migrobirdoj.