Lando de Enderby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La lando de EnderbyEnderby-lando (67°30′S 53°0′E  /  67.5°S, 53°O / -67.5; 53 (Lando de Enderby)) estas unu el la projekciitaj landmasoj de Antarkto. Ĝi etendiĝas inter la glaĉero Shinnan, je 44° 38'E, ĝis la bajo William Scoresby, je 59° 34' E. Tiu teritorio estis malkovrita en februaro 1831 de John Biscoe sur la ŝipo Tula. Li nomis ĝin laŭ la fratoj Enderby de Londono, posedantoj de la Tula, kiuj kuraĝigis siajn ŝipestrojn esploradi nekonitajn teritoriojn dum iliaj komercvojaĝoj.

La lando de Enderby estas hodiaŭ parto de la Aŭstralia Antarkta Teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]