Laniakeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laniakeo kaj najbaro
Limoj de Laniakeo

Laniakeo el la havaja Laniākea (nemezurebla aŭ grandega ĉielo) estas la galaksiamasego, al kiu apartenas la Lakta Vojo kaj ĉirkaŭ 100 000 aliaj najbaraj galaksioj.[1] Laniakeo havas la larĝecon de ĉirkaŭ 520 milionoj da lumjaroj.[2] Ĉi tiu galaksiamasego estis difinita kaj trovita en 2014 fare de teamo de la Universitato de Havajo gvidata de Brent Tully,[3] kiu prezentis novan manieron difini galaksiamasegojn bazitajn sur la radia rapideco de galaksioj.

Havaja nomo[redakti | redakti fonton]

Laniakeo devenas de la havaja Laniākea kiu signifas nemezurebla aŭ grandega ĉielo. La havaja vorto "lani" signifas "ĉielo" kaj "ākea" signifas "vasta" aŭ "nemezurebla". La nomo estis elektita honore al polineziaj navigistoj, kiuj uzis sciojn pri la ĉielo por esplori la Pacifikan Oceanon.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Lage der Milchstraße im Universum korrigiert: Unser wunderbarer Sternenhaufen, En: Spiegel Online, la 3-an de septembro 2014
  2. (de) Kosmologie: Gestatten: Der Superhaufen Laniakea, En: Spektrum.de, la 3-an de september 2014.
  3. (en) R. Brent Tully, Hélène Courtois, Yehuda Hoffman, Daniel Pomarède: The Laniakea supercluster of galaxies, en: Nature, Vol. 513, n-ro. 7516, la 4-an de septembro 2014, paĝoj 71–73, doi:10.1038/nature13674
  4. (en) "Newly identified galactic supercluster is home to the Milky Way", National Radio Astronomy Observatory. ScienceDaily. la 3-an de septembro 2014.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]