Larry Bunker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Larry Bunker (vere Lawrence Benjamin Bunker; naskiĝis la 4-an de novembro 1928 en Long Beach, Kalifornio; mortis la 8-an de marto 2005 en Los-Anĝeleso) estis usona frapinstrumentisto kaj vibrafonisto de ĵazo.

Vivo

Larry Bunker lernis meminstrue ludon de piano, akordiono kaj saksofono. Dum la militservo en la usona terarmeo li estis frapinstrumentisto kaj pianisto de armebando. Post sia reveno al Kalifornio en 1948 li verkis komence kun Howard Rumsey.

En 1953 li fariĝis kiel frapinstrumentisto posteulo de Chico Hamilton en la kvaropo de Gerry Mulligan. En la sekva tempo li verkis kun muzikistoj kiel Stan Getz, Warne Marsh, Clare Fischer, Gary Burton, Dizzy Gillespie, Gerry Mulligan, Barney Kessel kaj Art Pepper. Inter 1955 kaj 1960 li akompanis kun pianisto Jimmy Rowles la kantistinojn Peggy Lee (ekz. je Black Coffee) kaj Billie Holiday, ekz. sur la albumo Music for Torching.

Per propra bando li publikigis komence de la 1960-aj jaroj tri albumojn. En 1962 li muzikis kun Bud Shank. Ekde 1963 ĝis 1964 li estis membro de la triopo de Bill Evans. Dum la sekvaj jaroj li verkis ĉefe kiel studiomuzikisto de Henry Mancini, Neal Hefti, Johnny Mandel kaj Nelson Riddle.

Eksteraj ligiloj