Larĝa ekrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Larĝekranaj bildoj estas bildoj kiuj estas montrataj ene de serio de aspektaj proporcioj (rilato de la bildolarĝo kun la alto) kio estas uzata en ekranoj de kino, televido kaj komputiloj. En kino, larĝekrana filmo estas ajna filmobildo kun aspekta proporcio larĝo-al-alto pli granda ol la normiga 1.37:1, kio estas la akademia aspekta proporcio havigita por la filmoj de 35mm.

Ĉe televido, la origina ekrana proporcio por elsendoj estis en plena ekrano 4:3 (1.33:1). Ege multe inter la 1990-aj jaroj kaj komenco de la 2000-aj jaroj, en variaj epokoj en diferencaj landoj, televidaj larĝaj ekranoj 16:9 (1.78:1) iĝis pli kaj pli de ofta uzado. Ili estas tipe uzataj kun alt-difinaj televidriceviloj (HDTV), aǔ de Normiga Difino DVD-iloj (SD) DVD kaj aliaj ciferecaj televidaj fontoj.

Ĉe komputiloj, aspektaj proporcioj pli larĝaj ol 4:3 estas ankaŭ referencataj kiel larĝaj ekranoj. Larĝaj ekranoj de komputiloj estis dekomence de aspekta proporcio de 16:10 aspect ratio, sed nuntempe estas kutime de 16:9.