Latgalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la regionoj de Latvio kaj la historiaj kulturgrupoj

Latgalio - latve Latgale - estas unu el la kvin historiaj regionoj de Latvio. Ĝi situas en la sudorienta parto de Latvio. Latgale estas bordita sude de la rivero Daugava, kiu apartigas ĝin el Zemgalio, kaj ĝi havas nordan landlimon kun la regiono Vidzeme. La ĉefaj urboj estas Daugavpils kaj Rezekne. Granda parto de la loĝantaro estas rusparolanta aŭ parolas la latgalan lingvon.

Parto de Latgale hodiaŭ troviĝas en Rusio, en la regiono de Abrene.

Vidu ankaŭ