Latrina akcidento de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Latrina akcidento de Erfurto okazis en Duklando Turingio, kaŭzis morton de almenaŭ 60 homoj en 1184. Multaj nobeloj el la tuta Sankta Romia Imperio kunvenis en ejo ĉe la Katedralo de Erfurto, kiam ilia komuna maso kaŭzis la planko-kolapson kaj falon en la latrinon sube kaj kondukis al dronado de dekoj da nobeloj en likva ekskremento.

Fono[redakti | redakti fonton]

La kverelo inter Ludoviko la 3-a, Landgrafo de Turingio kaj Ĉefepiskopo Konrado de Majenco, kiu ekzistis ekde la malvenko de Henriko la Leono, intensiĝis ĝis la punkto, kiam reĝo Henriko la 6-a estis devigita interveni dum li vojaĝis tra la regiono dum milita kampanjo kontraŭ Pollando. Henriko decidis kunvenigi dieton en Erfurto, kie li provis por kvietigi la situacion inter la du, kaj invitis kelkajn aliajn gravulojn al la intertraktado.

La evento[redakti | redakti fonton]

Nobeluloj tra la Sankta Romia Imperio estis invititaj al la kunveno, kaj multaj alvenis la 25-an de julio por ĉeesti. Ĝuste kiam la kunveno komenciĝis la 26-an de julio, la ligna planko de la supra etaĝo de la prepostejo de Katedralo de Erfurto, kie sidis la nobeloj, rompiĝis sub la maso, kaj homoj falis tra suba etaĝo – kies planko ne povis elteni la subitan efikon de ĉi tiu ŝarĝo-, en la latrinon en la kelo. Ĉirkaŭ 60 homoj mortis, inkluzive grafo Frederiko de Abinberc, grafo Henriko de Turingio, grafo Gozmar de Hesio, grafo Frederiko de Kirchberg kaj Burchard de Wartburg. Reĝo Henriko laŭdire pluvivis nur ĉar li sidis en alkovo kun ŝtona planko.