Saltu al enhavo

Laukaa

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laukaa

Blazono de Laukaa

Situo de Laukaa en Finnlando

Blazono Situo
Map
Laukaa
komunumo
www.laukaa.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1593
Areo 825,45 km²
Loĝantaro 18 762 (2023)
Finnlingvaj 99,3%
Svedlingvaj 0,1%
vdr

Laukaa estas komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 la komunumo havis 18762 loĝantojn kaj ĝia areo estas 825,45 km², el kio 173,31 km² estas akvo - interalie parto de la lagoj Ankeriasjärvi, Pyhtäänjärvi, Peurunka kaj Iso-Kuukkanen. La ĉefaj loĝareoj en la komunumo estas la centra kirkvilaĝo kaj la vilaĝoj Lievestuore, Vihtavuori kaj Leppävesi.

La blazono de la komunumo simbolas situon en la koro de Finnlando kaj ke en la komunumo kreskas multe piceoj.

Tie naskiĝis la sovetunia komunisma funkciulo Otto Wille Kuusinen.

La malnova loĝantaro de Laukaa estas genetike proksimaj al votoj. Ankaŭ en la rusia vota areo situas Laukaa. La loĝantanoj, kiuj venis el tio, nomis la lokon laŭ sia eksa loĝareo. En la finnlanda komunumo Laukaa ankaŭ situas vilaĝo Vatia (voto estas finne vatja).

Naturo

La plej grandaj lagoj en Laukaa estas Leppävesi, Lievestuoreenjärvi, Kuusvesi kaj Kynsivesi.

Eksteraj ligiloj