Leĝo Maria da Penha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leĝo Maria da Penha estis deklarita de la Nacia Kongreso de Brazilo (Congresso Nacional en la portugala) kaj sankciita fare de iama prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva la 7-an de aŭgusto 2006, la leĝo eniris en validecon la 22-an de septembro 2006. Ekde sia publikigado, la leĝo estis konsiderita de la Unuiĝintaj Nacioj kiel unu el la tri plej bonaj leĝoj en la mondo pri traktado kontraŭ perforto kontraŭ virinoj. Krome, laŭ datumoj de la Instituto de Ekonomia Esploro Aplikita (Instituto de Pesquisa Econômica Aplicada en la portugala) en 2015, la leĝo Maria da Penha kontribuis al 10% malpliigo en la mortiga indico kontraŭ virinoj praktikitaj en la domoj de la viktimoj.

Efikeco de la Leĝo Maria da Penha[redakti | redakti fonton]

Enketo de la Instituto de Ekonomia Esploro Aplikita publikigita en marto de 2015 montris, ke la Leĝo Maria da Penha reduktis la projektan pliigon en la indico de hejma murdo kontraŭ virinoj per 10%, uzante la deklaron, ke "la LMP estis respondeca por eviti milojn da hejmaj perfortaj kazoj en la lando.".