Leĝo Toraa kaj Leĝo Evangelia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leĝo Toraa kaj leĝo Evangelia aludas al la kreda kaj morala doktrino de la judoj kuŝanta en Pentateŭko kaj por kristanoj la doktrino kaj moralo de Jesuo kuŝantaj en la Evangelioj. Interesas determini kiom la du, kies unu devenas de la alia, malsamas kaj kiom ili similas. [1]

Sefer Torah ekspoziciita en la sinagogo de la Glockengasse, en Kolonio
Unuaj paĝoj de la evangelio de Marko en armena lingvo, 14-a jarcento.

Esenco de toraa leĝo[redakti | redakti fonton]

Izraelo rakontas. Unue buŝe, poste skribe. Poste – laŭlonge de jarcentoj – produktante tutan vivigan tradicion: naskiĝas la Torao! Meze de idolanaj kaj politeistaj popoloj, Izraelo – sen sin senti pro tio malriĉigita, eĉ sciante ke mem akiris grandan konkeron – proklamas ke estas nur unu Dio. El tio venas la gradiozeco de Izraelo ĉar kapabla je universaleco ĉiunivele: se estas ususola Dio, tiu estas la Dio de ĉiuj. Dio “unu” kiu ne estas la “unu” matematika, sed la unika tute transcenda. Kaj en tiu konvinko Izraelo naskas, kaj renaskas definitive en la sesa jarcento antaŭ Kristo,la samajn librojn, en kiuj Dio aperas la kreinto de iu estulo laŭ diabildo.

Alia revolucie insista aparteco de Izraelo kuŝas en la fakto ke li rakontas pri Dio kiu volas sin kuntreni en la historio de la homoj. Kutime la etnaj dioj estas serĉataj kaj alvokataj interveni, nome estas la homo kiu serĉas Dion. La noveco konsternas super ĉio se ĉion oni proporziigas al malgrandeco de tiu ne jam popolo. Abraham Joshua Heschel, studinte tiun temon, diros: “Dio intense serĉanta la homon”.

Ne plu estas la homo kiu serĉas Dion! Sur la koncepto "estas la homo kiu serĉas Dion" konstruiĝis la grandaj antikvaj kulturoj. La grandiozeco de la nova Toraa ideo kreskas antaŭ la fakto ke Izraelo neniam provas difini Dion: Izraelo rakontas kiel Dio agas.

Tiu Dio estas iu “vi” kiu pridemandas homon. Dio Persono, estulo komunikiĝanta ĝis inventi al si interparolanton: kaj alvenas surteren la homo, alvenas estaĵo kapabla liberelekti, alvokita al scio, al laŭdo, al kundivido, estulo libera por neo aŭ por jeso. Por tiu homo Dio konstruas la kosmon kiel hejmon kaj al li ĝin konfidas por ke li ĝin prilaboru kaj perfektigu.

Homo alvokata al la amo. Ne nur scio pri Dio, sed precipe amo al Li: el la hebrea kulturo venas la ordono de la amo. Oni pensu al Levidoj 19,18-34: “Vi anu vian proksimulon kiel vin mem... esksterlandanon en via lando amu kiel vi mem: ankaŭ vi estis eksterlandano”. Kiam la hebrea kulturo parolas pri mesiismo imagigas jenon: komunumon kaj tempon en kiu efektiviĝos la plenumiĝo de la dia plano kiu celas al amo.

Esenco de la evangelia leĝo[redakti | redakti fonton]

Malfacilas trovi diferencojn. Laŭ fundamentaj kaj originaj kristanaj dokumentoj, Jesuo venis por kompletigi la leĝon (Toraon). Nu la nuklea esenco de la Torao estas: Amu Dion per tuta la koro.... kaj proksimulon kiel vin mem. La samon Jesuo respondas al enketanta skribisto (Mt 22,37-39) kaj per la samo invitas la junulon (Mt 19,16-19 [2]). Se tiel eĉ la beatecoj de la Surmonta Parolado (mt 5,1-7 [3]) nur eksplikas aŭ deduktas tion kio estas jam ekspansiiĝanta el la Torao (Levidoj 19:18). Eĉ Jesuo ordonas ami kiel ami li mrm, kiu oferis sian vivon!

Por Jesuo tiu kuniĝo de la du preceptoj (amo al Dio kaj amo al la proksimularo) montras la samecon kaj identecon de idealoj kaj agadmotivoj en la mondo inter aliaj gentoj kaj kulturoj.

Evangelio encentriĝas sur la sama koncepto pri Dio, pri ties unueco, pri la universalco, pri amo al la proksimularo: homo estas inda je Dio ĉar kreita laubilde de Dio kaj save reakirita de Kristo. La homo estas ĉiukaze amebla ĉar kreita far la sama Dio, destinita al la sama Dio, savita fare de la sama Dio.

Estas Dio kiu serĉas la homon per Jesuo Kristo: fakte, neatendite venas la Difilo: “Dio nin amis unue (Rm 5,8-11 [4]). Estas Dio kiu amas la homon ĝis akcepti kaj pardoni la sekvojn de la homa rifuzo(krucumigo).

Por Jesuo, la historio ne iras laŭvole sendirekte (Mi estos kun vi ĝis la finiĝo de la jarcentoj... Mi altiros ĉion al mi ... La dia regno similas al senapo, la plej eta semo kiu kreskas ĝis gastigi birdajn nestojn...).

Komparo inter la du leĝoj[redakti | redakti fonton]

Religiistoj rimarkigas ke la Torao kaj Evangelio havas la samajn konceptojn pri

a) Dio, ties transcendo kaj unikeco;

b) Dio kiu faras rivelilo de al amo al Li la amo al proksimularo;

c) Dio por ĉiuj homoj nunaj pasintaj kaj estontaj, kun universalisma perspektivo;

d) Dio ĉeestas en la vivo de homoj, ope kaj unuope konsiderataj. La sama providenco, kvankam mistere aganta, kondukas ĉiun homon la lia liberelektita destino;

e) Juĝisto kaj savanto de la vivantoj kaj mortintoj.

Ŝajnaj malsamecoj kaj komplementoj postuligitaj de la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

a) En Evangelio (kristanismo) estas plieksplicitata la estonta individua supervivo, kiu cetere ĉeestas kaj plejemerĝas en la lasta periodo de la hebrea literaturo, kiel estas dirate en la libroj, kvankam kanonaj nur por kristanoj, ŝprosintaj el la hebrea kulturo (interalie, la kvar Makabeoj kaj la Saĝeco de Salomono). Jesuo ne venis por abrogacii sed por plenumi (Mt 5,17).

b) Estas plieksplicitata, en la Evangelio, la pardono al la malamikoj, sed ĉiam laŭ la linio de la Malmova Testamento.

c) La saviga dia volo de la Malnova Testamento finiĝas en la savo liverita de la dia Persono, Jesuo Kristo, samcele kaj samame.

d) La religiaj normoj de ekstera konduto ne estas fundamentaj ĉar ili valoras malpli ol la ofero, kaj eĉ la varispecaj oferoj ne plu estas akceptata de Dio laŭ la Malnova Testamento ((Sal 39; Eb 10,5-10 [5]). Nur la interna koro estas celata kaj tio realiĝas en kristanismo per unika religia agado en kiu ofero kaj viktimo kaj oferdonanto identiĝas, nome en Jesuo Kristo.

e) Se Jesuo batalas kontraŭ la leĝaj observoj de la fariseoj kaj foje superglitas ilin, tio ne okazas por ke li ilin kontraŭas sed pro la konstato ke foje ili anstataŭigas la veran religiemon aŭ pro la pretendo ke ili estu devo por ĉiuj. Kaj kiam Paŭlo proklamas la ĉesigon de la tradicia hebrea leĝaro, tio okazas nur pro la pretendo ke tiu leĝaro estu necesa por la savo, kiu male venas nur de la kredo je Kristo, kaj ne pro ĝia intrinseka misvaloro: fakte, Paŭlo eĉ revenas al la templo por preĝi kaj oferi.

Tamen diferenco elstaras, kaj profunda, sed forviŝanta nenion ajn de la Malnova Testamento. Tion esprimas multe efike rabeno Jacob Neusner. Tiu ĉi imagigas ke rabeno estas sendita intervjui Jesuon laŭ la palestinaj stratoj. El la raportaĵoj de la interviujo, la rabenaro rimarkas ke la doktrino de Jesuo kaj la Torao koincidas. “Kiu do la diferenco?”, oni demandas. Kaj venas respondo tia: “Li mem!”. Nome Jesuo estas la diferenco ĉar li parolas pri si kaj kondutas kiel Dio!

Sed tio estas renversigo por ĉiuj!

Perspektivoj el la samecoj[redakti | redakti fonton]

Kia do la komuna tasko de la du leĝoj, nome de kredantaj hebreoj kaj kristanoj? Intertempe hebreoj kaj kristanoj havas taskon sin reciproke ricevi en ĉiam pli profunda repaciĝo ankaŭ por fariĝi lumo por la mondo kaj forto por la paco adorante la unikan Dion kiu volas esti adorata nenimaniere ol per la unuigo de amo ad Dio kaj amo al la proksimularo (El dialogoj inter hebreoj kaj kristnaj [6][7].

Iam la akcento faladis - en la dialogo kristana-hebrea - sur la polemiko inter Jesuo kaj la leĝa eksceso de fariseoj kun la rezulto ke Jesuo estis alrigardata kiel liberrabisto kaj obstina kontraŭulo. Vere mizera Jesuo! Tia kontrasto estis akompanata de la sama konsidero pri la sinteno de Jesuo rilate la templon, la Toraon, la dian revelacion... Vere stultaĵo bildigi Jesuon kaj fariseojn nur per tiu polemiko!

Hodiaŭ el la talmudoj entrudiĝoj kontraŭ kristanoj kaj el la kristanaj malamikaj resentoj pro la hebreaj murdigoi de Kristo kaj unuaj kristanoj (mortigo Stefano kaŭ Agoj de la Apostoloj), oni prefere atentigas la fakton ke Jesuo frekventis la templon kaj la apostoloj sin sentis hebreoj kaj praktikis ritojn kaj morojn de sia komunumo. Ankaŭ la akuso pri deicido kiu jam estis kontestualizita de Sankta Petro laŭ kiu ĉefuloj de la hebrearo agis “pro nescio” ([8]) kaj Malpliigita en la lasta esprimo de jesuo: “Patro, pardonu al ili ĉar ili ne scias kion lin faras (Lk 23,34 [9])” fortigas la kristanan kredon laŭ kio la morto de Jesuo estas rezulto de la homa pekaro, kaj tiu datumo, pli elstaras ol la historia fakto, kaj igas sekundaran la intrigo de hebreaj ĉefoj por mortkondamnigi Jesuon kaj unuajn kristanojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[10]

[11]