Leĝo pri ĉasteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leĝo pri ĉasteco estas morala kodo difinita de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Laŭ la mormona eklezio, ĉasteco signifas abstinadon je seksaj rilatoj antaŭ la geedziĝo kaj tuta fideleco al la edzo aŭ edzino dum ĝi. Kiel parto de ĝi, la eklezio instruas ke la mormonoj ne nur devas eviti la adultadon kaj ekstergeedziĝan seksumadon, sed ankaŭ masturbadon kaj ne havi maldecajn seksajn kondutojn. La leĝo pri ĉasteco estas sekvenda por ĉiuj membroj de la eklezio, enkondukita al la infanoj kaj emfazita al adoleskantoj.