Lejŝmaniazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La lejŝmaniazo (aŭ lejŝmaniozo) estas aro de zoonozaj kaj antroponozaj malsanoj kaŭzitaj de protozooj de la genro Leishmania. La klinikaj manifestaĵoj de la malsano gamas el haŭtaj ulceroj kiuj iĝas cikatroj spontane, ĝis mortigaj formoj en kiuj ĝi prezentas inflamon gravan de la hepato kaj de la lieno. Temas pri zoonoza malsano kiu tuŝas kaj hundojn kaj homojn. Tamen, naturaj animaloj kiel leporoj, didelfuloj, nazursoj kaj ksenartroj, inter aliaj, estas nesimptomaj portantoj de la parazito, pro kio oni konsideras ilin animaloj rezervujaj.

La agento estas transmitita al homoj kaj al aliaj animaloj tra la piko de inoj de la flebotomoj, nome grupo de sangosuĉaj insektoj apartenantaj al la genroj Phlebotomus de la Malnova Mondo, (Eŭropo, Afriko kaj Azio) kaj Lutzomyia en Ameriko, de la familio Psychodidae.

La lejŝmaniazo estas malsano de kiu eblas trovi referencojn en tre antikvaj epokoj. Estas priskriboj de haŭta lejŝmaniazo de la jaro 650 a.K. en la antikva Babilono.