Memorkomplekso de Lenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lenin-memorialo)
Jump to navigation Jump to search
Memoriga komplekso de V. I. Lenin

Memorkomplekso de Lenin, aŭ Lenin-memorialo (ruse: Ленинский мемориал) estas aro de konstruaĵoj en Uljanovsko, Rusio, kreita omaĝe al 100-jara datreveno de la naskiĝo de V. I. Lenin. La ĉefa konstruaĵo havas formon de kvadrato kun flanko 110 m. La alteco estas 34 m. En ĝi troviĝas muzeo de Lenin, granda koncerta halo kaj politika lernejo. Krom tio, tie estas lekciaj haloj, aŭditorioj, kinoĉambroj, bibliotekoj, kafejoj, bufedejoj kaj ankaŭ aliaj ejoj, necesaj por funkciado de la memorialo.

Interne de la kvadrato, sed en la loko sen tegmento, staras du domoj. Unu el ili estas tiu, kie la familio de Uljanov loĝis en 1870-1871 kaj kie naskiĝis V. I. Lenin. Nun tie estas ekspozicio pri ĉiutaga vivo de tiu tempo.

Norde de la ĉefa konstruaĵo staras domo, kie la familio de Uljanov loĝis en 1871-1875. Ĝi nun estas muzeo-loĝejo de la familio Uljanov. Antaŭ la domo estas bronza monumento al patrino de Lenin kun la filo.

Norde de la memorialo. Monumento al la patrino de Lenin