Saltu al enhavo

Memorkomplekso de Lenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorkomplekso de Lenin
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Rusio vd
Situo Uljanovsko
Estiĝo 1954
Koordinatoj 54° 19′ 11″ N, 48° 24′ 21″ O (mapo)54.31968248.405798Koordinatoj: 54° 19′ 11″ N, 48° 24′ 21″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Uljanovska provinco

Memorkomplekso de Lenin (Uljanovska provinco)
Memorkomplekso de Lenin (Uljanovska provinco)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Uljanovsko

Memorkomplekso de Lenin (Uljanovsko)
Memorkomplekso de Lenin (Uljanovsko)
DEC
Map
Memorkomplekso de Lenin
vdr

Memorkomplekso de Lenin, aŭ Lenin-memorejo (Ленинский мемориал) estas aro de konstruaĵoj en Uljanovsko, Rusio, kreita omaĝe al 100-jara datreveno de la naskiĝo de V. I. Lenin. La ĉefa konstruaĵo havas formon de kvadrato kun flanko 110 m. La alteco estas 34 m. En ĝi troviĝas muzeo de Lenin, granda koncerta halo kaj politika lernejo. Krom tio, tie estas lekciaj haloj, aŭditorioj, kinoĉambroj, bibliotekoj, kafejoj, bufedejoj kaj ankaŭ aliaj ejoj, necesaj por funkciado de la memorejo.

Norde de la memorejo. Monumento al la patrino de Lenin

Interne de la kvadrato, sed en la loko sen tegmento, staras du domoj. Unu el ili estas tiu, kie la familio de Uljanov loĝis en 1870-1871 kaj kie naskiĝis V. I. Lenin. Nun tie estas ekspozicio pri ĉiutaga vivo de tiu tempo.

Norde de la ĉefa konstruaĵo staras domo, kie la familio de Uljanov loĝis en 1871-1875. Ĝi nun estas muzeo-loĝejo de la familio Uljanov. Antaŭ la domo estas bronza monumento al patrino de Lenin kun la filo.

Memoriga komplekso de V. I. Lenin