Leopold Grimme

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold GRIMME naskiĝis 1903 forpasis la 6-an de januaro 1997 en Vieno. Lia esperantista viv-partnerino Maria Zajicek mortis naŭ tagojn poste. Grimme fondis post 1918 en Döbling lokan grupon de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kaj baldaŭ iĝis estrarano de ALLE. En la redaktado de ties revuo, La Socialisto, li kunlaboris kun Franz Jonas, ALLE-sekretario kaj posta (1965-74) aŭstra ŝtatprezidanto. Post la malpermeso de ALLE, Grimme aliĝis en 1935 al Aŭstria Esperantista Federacio kaj dum multaj jaroj ekde 1947 servis kiel ties vicprezidanto. Li gvidis la LKK-n de la 55-a UK (Vieno,1970).