Ŝtata Lernejo Zamenhof de Campo Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lernejo Zamenhof)

La Ŝtata Lernejo Zamenhof (portugale Escola Estadual Zamenhof) en la brazila urbo Campo Grande estis kreita de la Eduka Spiritisma Socio de la brazila subŝtato Mato-Groso la 21-an de marto 1949. La unua direktoro de la lernejo estis Onésimo Faria, kaj unua plia instruistino estis Maria Ribeiro Serra. En 1963 ŝi transprenis la direktorecon. Je tiu okazo, la lernejo ricevis novajn lernejajn skribtablojn fare de la subŝtata registaro. En 1975, oni konstruis konstruaĵon de vartejo, tiel ke la infanoj ankaŭ post la lernejaj lecionoj povas resti en la lernejo, tie fari siajn hejmtaksojn kaj estas prizorgataj tuttage. En 1980, la lernejo ampleksigis tiel ke de nun infanoj de la 1-a ĝis 8-a klasoj instruiĝas kaj ankaŭ postlecione vartiĝas. Ekde 1985, la lernejo oficiale nomiĝas "ŝtata elementa lernejo Zamenhof" (ŝtata lernejo de grado unu), kaj ekde 1992, ""ŝtata antaŭlernejo kaj elementa lernejo Zamenhof", kaj ekde 1998 la lernejo havas sian nunan nomon "ŝtata lernejo Zamenhof".

En siaj ĝis nun 75 jaroj de ekzisto, la Ŝtata Lernejo Zamenhof havis la jenajn direktorojn:

  • Onésimo Faria (1949-1962);
  • Maria Ribeiro Serra (1963-1979);
  • Maria Heloiza Ferreira Nakazato (1980-1988);
  • Liriacy Matos Sobreiro (1989-1993);
  • Norma Aparecida de Oliveira Mota (1993-1994);
  • Maria Custódia Oliveira Pinheiro (1994-2008);
  • Renata Barcelos Blini Duarte (2008-2015);
  • Irene Alves Ribeiro (2015);
  • Helga Ticiana Barros Maciel (2016 ĝis nun).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]