Lescar
Lescar (esperante Leskaro) estas franca komunumo, en la departemento Atlantikaj Pireneoj kaj en la regiono Akvitanio.
Historio
Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala Lescar iam troviĝis la citadelo (oppidum) Beneharnum, ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco Bearno. La citadelo iĝis romia urbo jam en la 3-a jarcento. Beneharnum estis ĝistere detruata ĉirkaŭ 841 far la Vikingoj. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la 12-a jarcento. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo .
Kultura heredaĵo
- Dipatrina Katedralo. La konstruaĵon, komencitan en 1120, ruinigis protestantoj dum la reĝado de Jeanne d'Albret. Gravaj restaŭradoj, dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, savis la ĥorejon de ruiniĝo. La absido konservis romanikan arkitekturon. Sur la ĥoreja planko, mozaiko el la 12-a jarcento bildigas ĉasan scenon (kun la fama kripla maŭra arkĉasisto). Henriko la 2-a d'Albret, Katerina de Foiso, Margareta de Angoulemo, Francisko Febo ĉi tie tombokuŝas.
Urbaraj aŭtobusoj
Lescar ĉepasas la linioj 2, 8, 9 kaj Ovaligne de la « STAP » (paŭaj urbaraj transportoj).