Letters from Iwo Jima (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Letters from Iwo Jima (Leteroj el Iwo Jima, japane: 硫黄島からの手紙) estas usona milita filmo de Clint Eastwood aperinta en 2006. La filmo adaptita de la libro "Picture Letters from Commander in Chief" de Generalo Tadamichi Kuribayashi rakontas la batalon de Iwo Jima el japana vidpunkto, kaj paralelas kun alia filmo de Clint Eastwood "Flags of our Fathers", kiu rakontis la batalon el usona vidpunkto.

Rakonto

La filmo, kiu rakontas la batalon de Iwo Jima el japana vidpunkto, fokusiĝas jen al soldato Saigo kaj liaj kunuloj, jen al superuloj kiaj Generalo Tadamichi Kuribayashi kaj Barono Takeichi Nishi, eksa olimpika ĉampiono de rajdado. Generalo Tadamichi Kuribayashi, ĵus alveninta al insulo Iwo Jima por preni la komandon, kontestas la ordonojn de la tieaj postenuloj kaj reorganizas la defendon de la insulo, konsciante, ke la batalo estos feroca kaj longdaŭra. Anstataŭ defendi la strandon, li ordonas fosi tunelojn en la monto. Iom poste alvenas Barono Takeichi Nishi, kun sia ĉevalo, kaj ambaŭ homoj fariĝos amikoj, montrante humanajn sentojn meze de la batalo kontraŭ usonaj invadantoj. Iom post iom, fariĝas al ili evidente, ke tiu senespera batalo tamen prokrastas la malamikon alpreni la insulon kiel bazon por ataki ilian hejmlandon. Ju pli longe daŭros la batalo, des pli longe Japanio restos neatakita. Je la fino ambaŭ homoj mortigos sin kaj restos nur Saigo kiel atestanto.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj