Libera Loko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libera Loko estas metodo konveni homojn por konferencokunveno. Ankaŭ nomata kiel "malkonferenco", oni komencas kun malplena horaro kaj dume partoprenantoj metas diskuttemojn sur la horaro pri kiuj oni havas pasion. Poste oni diskutos tiujn temojn laŭ kvar leĝoj kaj unu principo:

  1. Tiuj kiuj venas estas la ĝustaj homoj
  2. Tio kio okazas estas la sola afero kiu povis okazi
  3. Kiam ĝi finiĝas estas la ĝusta tempo
  4. Kiam ĝi finiĝas, ĝi finiĝas

Cetere estas "La Leĝo de Du Piedoj". Tio signifas ke oni rajtas tre libere movi de unu grupo al alia. La ideo estas ke se oni ne sentas sin "utila" en iu grupo, tiu movu al alia grupo.