Lignodomo de Peter Whitmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de kabano ĉe la Peter Whitmer Bieno, Fayette (Waterloo), NovJorko.

En la lignodomo de Peter Whitmer, okazis multaj fundamentaj eventoj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Dum la ses monatoj, kiam Joseph Smith Jr. kaj Emma Smith vivis kun la Whitmer-oj, granda parto de la Libro de Mormon estis tradukita tie. Apud tiu loko, al La Tri Atestantoj estis montritaj la platoj fare de anĝelo Moroni. Ankaŭ, estis dirite de iuj, ke la oficiala organizado de la Eklezio de Kristo (poste alinomita al la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en 1838) okazis tie la 6-an de aprilo 1830[1].

Peter Whitmer Sr., lia edzino Mary Musselman Whitmer, kaj iliaj ok infanoj, Christian, Jacob, John, David, Catherine, Peter Jr., Nancy kaj Elizabeth Ann loĝis ĉi tie.

Referencoj

  1. Aliaj fontoj lokas la organizan kunvenon en Manchester, Nov-Jorkio