Linden Lab

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Linden Lab estas usona firmao el San Francisko, Kalifornio, kiu disponigas la tridimensian mond-simulaĵon Dua Vivo.

Philip Rosedale, iama CTO de Real Networks fondis Linden Lab en 1999. La nomo de la entrepreno devenas de la ties unua adreso, Linden Alley en Hayes Valley. Rosedale evoluigis jam en 1995 programon por malpligrandigi filmdosierojn (FreeVue), partoprenis RealVideo kaj ekde sia kontakto kun interreto meze de al 1990-aj jaroj volis krei virtualan simulaĵon de mondo, en kiu la partoprenantoj povos libere krei tridimensian medion kaj movi laŭvole avataron. Li mem investis ĝis 2001 ĉirkaŭ 1 miliono da usonaj dolaroj en tia projekto.

Laŭ informoj de USA Today de la 5-a de februaro 2007 Linden Lab dungas ĉirkaŭ 140 homojn, inter kiuj 28 estas inĝenieroj.

Eksteraj ligiloj