Dua Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Vivo
Disvolvo Linden Lab
Eldoninto Linden Lab
Platformo Linux
Ĝenro virtuala mondo
Ludomaniero multludista videoludo
vdr
Ekzemplo de mondo en Dua Vivo

Dua Vivo (angle Second Life) estas private posedata virtuala mondo. Uzantoj povas akiri senkostan bazan konton aŭ pagi por akiri konton kun la eblo posedi propran terenon. Linden Lab kreis ĝin en 2003, kaj en decembro 2008 ĝi havis pli ol dek ses milionoj da registritaj kontoj (sed kelkaj uzantoj havas pli ol unu avataron/konton).

Uzantoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 16.000.000 da registritaj kontoj ekzistis en decembro 2008. Dum unu monato ensalutis pli ol 1.300.000[1] malsamaj avataroj, dum unu semajno pli ol 500.000. Ofte estas pli ol 80.000 uzantoj samtempe en Dua Vivo, precipe post la labortago en Ameriko kaj antaŭ la enlitiĝo de eŭropanoj.

La meza aĝo de uzantoj estas 32 jaroj. Uzantoj de 13 ĝis 17-jaraĝaj havas aliron al "Teen Second Life" ("The Teen Grid").

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La programo havas pli ol dek malsamajn lingvojn, interalie la anglan, japanan, korean, germanan, ĉinan, francan, portugalan kaj la hispanan.

Uzantoj kreas avataron por si mem, kaj paŝas aŭ flugas ĉirkaŭ la virtuala mondo per ĝi. Estas la uzantoj mem kiu kreas konstruaĵojn kiel domoj kaj veturiloj, kiu kreas hararojn, vestaĵojn, skriptojn ktp. Tiuj, kiuj ne ŝatus konstrui mem povus aĉeti de aliaj, aŭ serĉi senpagajn aĵojn. Dua Vivo ne estas kiel aliaj similaj "ludoj", ĉar ĝi ne enhavas precizan celon kiun oni devus atingi. Kiel oni volas pasigi sian tempon en Dua Vivo, oni devas decidi por si mem. Oni povus danci, koncertumi, partopreni kursojn, aŭ simple babili kun aliaj uzantoj, skribe aŭ voĉe.

Linden Lab diris, ke ili volas krei mondon similan al the Metaverse, el la romano Snow Crash de Neal Stephenson. Tio estas mondo difinita de uzantoj kie homoj povus ludi, komerci kaj en aliaj manieroj kunlabori kaj komuniki.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dua Vivo havas propran ekonomian sistemon kun propra valuto (Linden-dolaroj / L$). Oni povas aĉeti kaj vendi Linden-dolarojn per vera mono (usonaj dolaroj). Tio signifas ke se iu vendas ion ajn ene de Dua Vivo, tiu povas poste preni la profiton el Dua Vivo en vera mono.

Esperanto en Dua Vivo[redakti | redakti fonton]

Konversacia rondo en Esperanto, en Dua Vivo

La esperantista komunumo en Dua Vivo estas vigla. La unua Dua Vivo Universala Kongreso (DVUK) okazis la 6-7-an de oktobro 2007. Partoprenis, inter aliaj, Renato Corsetti, Katalin Kováts kaj Anna Löwenstein. Esperantaj lokoj en Dua Vivo estas inter aliaj Esperanto-Lando kaj Verda Babilejo.

Ĉiusemajne okazas Esperanto-lecionoj por komencantoj kaj progresintoj.

Aliaj virtualaj mondoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj virtualaj mondoj estas There, Active Worlds, Kaneva, IMVU, EA-land (tiama The Sims), Red Light Center, DigitalSpace Traveler, Outerwords, Nenia, The Palace, Uru, Dorsoul, Blaxxun, Club Penguin, Google Lively kaj vSide.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Virtuala urbo RMB

Referencoj[redakti | redakti fonton]