Virtuala urbo RMB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RMB-Urbo estas virtuala urbo en la enreta mondo de Second Life (Dua Vivo), planita kaj evoluigita de la ĉina artistino Cao Fei (el Beijing), kiu priskribas la RMB-urbon kiel "virtuala urbo sen limoj aŭ naciecoj"[1].

Lanĉita en 2008 kaj malferma al la publiko ekde januaro 2009, RMB- urbo estas platformo por eksperimentaj kreivaj aktivecoj, unu en kiu Cao Fei kaj ŝiaj kunlaborantoj uzas malsamajn rimedojn por elprovi la limojn inter virtuala kaj fizika ekzistoj. Kiel laboratorio por enketoj en arto, fasonado, arkitekturo, literaturo, filmo, politiko, ekonomio, socio kaj preter tiuj, RMB-urbo estas konstante nutrita de novaj kaj novigaj projektoj kaj subtenata de gvidaj internaciaj artaj institucioj kaj retoj. Kiel modelo de avangarda urba planado, ĝi transiras la limojn inter pasinteco kaj estonteco, vera kaj virtuala por ligi Ĉinion kaj la kosmopolitan nuntempan mondon.

En 2009, RMB-urbo estis laboratorio por ambaŭ filmkreado kaj viva teatro.  Cao Fei faris du filmojn en la videa formato: Popola Limbo kaj Vivo en RMB-urbo, kiuj ambaŭ fariĝis kronikojn pri la homa sperto en RMB-urbo.

Cao Fei ne nur prienketas en la virtuala spaco tamen kaj en 2009, ŝi transiris limojn alporti RMB-urbon al la vera vivospaco kreante RMB City Opera (RMB urban operon). La RMB urba opero reliefigas virtualan tridimensian urban pejzaĝon kiu permesas al spektantoj eniri la simuladon kaj interagan sperton kiel aktoroj sur podio kaj kiel avataroj en virtuala mondo. Nuntempaj artistoj povas movigi kulturojn, kapitalon kaj ideojn inter mondoj interŝanĝante kulturajn formojn kie identecoj povas facile esti interŝanĝitaj kaj transnaciigitaj[2].

RMB-urbo estas amplekse dokumentita sur ĝia oficiala retejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Dua Vivo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) RMB City Opera Arkivigite je 2017-05-08 per la retarkivo Wayback Machine by Cao Fei,” Nelson-Atkins Museum of Art.
  2. (angla) Nettrice Gaskins, Polyculturalist Visions, New Frameworks of Representation: Multiculturalism and the American Culture Wars, , 17-a januaro 2017, konsultita la 3-an junio 2017.