Lipporner Schanze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lipporner Schanze, aŭ burgo Lipporn, estas burgruino apud la komunumo Lipporn en la distrikto Rhein-Lahn de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Situo[redakti | redakti fonton]

La ruino de la spronburgo situas apud Lipporn sur alteco de 375 m s.m. La montsprono troviĝas sur la teritorio de Nastätten kaj 700 m for de la ruino malnova burgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la Lipporner Schanze ne ekzistas skriba pruvilo. Laŭ arĥeologiaj esploroj la ekesto de la burgo povus esti la 9a jarcento kaj ĝi ekzistis probable ĝis 11a jarcento. Eventuale ĝi estis la sidejo de la nobela familio Lipporn el kiu evoluiĝis la domo Nassau en la 12a jarcento.

Burgo[redakti | redakti fonton]

De la iama burgo nur konserviĝis restoj de la ortangula ringrempuro. La rempurrestaĵoj estas 0,5 ĝis 1,2 m altaj kaj havas diametron ĝis 3,5 m. La interna surfaco de la burgo havas dimension de 65 m oble 110 m. En la norda rempuro estis pordego.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Böhme: Salierburgen. S. 59 ff.
  • Schapper: Bericht über die Untersuchung der alten Verschanzung in der Nähe von Lipporn
  • Gensicke: Loreleykr. 1963. S. 5 f.
  • Luthmer: Wiesbaden V. 1914. S. 110

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]