Lisamfibioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lisamfibio)
Rekonstruaĵo de Gerobatrachus, ebla praulo de salamandroj kaj ranoj.

La grupo de Lisamfibioj, nome Lissamphibia, estas grupo de tetrapodoj kiu inkludas ĉiujn modernajn amfibiojn. Lisamfibioj konsistas el tri vivantaj grupoj: nome Salientia (ranoj, bufoj, kaj ties formortintaj parencoj), nome Caudata aŭ vostohavuloj (salamandroj, trituroj, kaj ties formortintaj parencoj), kaj la Gymnophiona (nome senmembraj senkruruloj kaj ties formortintaj parencoj). Kvara grupo, nome AllocaudataAlbanerpetontedoj, estis modere sukcesa, daŭre 160 milionoj da jaroj el Meza Ĵurasio al la frua Plioceno, sed iĝis formortinta antaŭ 2.5 milionoj da jaroj.

Dum kelkaj jardekoj, tiu nomo estis uzata por grupo kiu inkludas ĉiujn vivantajn amfibiojn, sed ekskludas ĉiujn ĉefajn grupojn de Paleozoikajn tetrapodojn, kiaj Temnospondyli, Lepospondyli, Embolomeri, kaj Seymouriamorpha.[1] Kelkaj sciencistoj konkludis ke ĉiuj el la unuarangaj grupoj de modernaj amfibioj, nome ranoj, salamandroj, senkruruloj estas tre rilataj, sed aliaj[2] asertas ke ranoj kaj salamandroj evoluis el temnospondiloj, dum senvostuloj evoluis el lepospondiloj, kaj tiele Lisamfibioj estas polifletikaj rilate al aliaj tetrapodoj.

Kelkaj fakuloj asertis ke frua disorofoido de Permio nome Gerobatrachus hottoni estas lisamfibio.[2] Se ne,[3] la pli fruaj konataj lisamfibioj estas Triadobatrachus kaj Czatkobatrachus el la Malsupra Triaso.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laurin, M.. (2010) How Vertebrates Left the Water. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-26647-6.
  2. 2,0 2,1 Anderson, J.S.; Reisz, R.R.; Scott, D.; Fröbisch, N.B.; Sumida, S.S. (2008). "A stem batrachian from the Early Permian of Texas and the origin of frogs and salamanders" (PDF). Nature 453 (7194): 515–518. doi:10.1038/nature06865. PMID 18497824.
  3. (2009) “The origin(s) of modern amphibians: a commentary”, Evolutionary Biology 36 (3), p. 336–338. doi:10.1007/s11692-009-9065-8. 
  4. (2007) “Fossils, molecules, divergence times, and the origin of lissamphibians”, Systematic Biology 56 (3), p. 369–388. doi:10.1080/10635150701397635. 
  5. (2009) “The Early Triassic stem−frog Czatkobatrachus from Poland”, Palaeontologica Polonica 65, p. 79–195;.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-15. Alirita 2016-06-12.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benton, M. J. (2005), Vertebrate Palaeontology, 3a eld. Blackwell.
  • Carroll, R. L. (1988), Vertebrate Paleontology and Evolution, WH Freeman & Co.
  • (Majo 2005) “Initial diversification of living amphibians predated the breakup of Pangaea”, American Naturalist 165 (5), p. 590–599. doi:10.1086/429523. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]