Lisbona regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lisbona regiono

La Lisbona regiono estas portugala regiono kiu konsistas el ĉirkaŭ la suda duono de la Distrikto Lisbono kaj la norda duono de la Distrikto Setúbal. Norde ĝi limas kun la Centra regiono, nordoriente, oriente kaj sude kun Alentejo, kaj sude kaj okcidente kun Atlantiko. Areo: 2.802 km². Loĝantaro (2007): 3.025.632 loĝ. (25% de la tuta loĝantaro).

Ĉi tiu statistika regiono estis kreita en 2002, post kiam la regiono Lisbono kaj Valo de Taĵo estis disdonita inter la Centra regiono kaj Alentejo.