Lisdoonvarna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Irlando > graflando Clare > Lisdoonvarna


Lisdoonvarna (Lios Dúin Bhearna; [lis dun VAR-na]) estas banurbo kaj feria vizitejo en la graflando de Clare, Irlando. La loĝantaro nombras je ĉ. 800. Situanta je 34km norde de Ennis en la regiono de la Burren, Lisdoonvarna estas centro por tradicia muziko kaj danco.

La distrikto havas malsimplan sistemon de kalkŝtonaj kavernoj, popularaj kun kavern-esplorantoj.

La banakvoj de Lisdoonvarna venas de sulfuraj kaj feraj fontoj; ĉiuj enhavas jodon. Ili havas resanigajn kvalitojn.

Fama festivalo de svatado kaj tradicia muziko okazas tie ĉi ĉiujare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.