Listo de hungaraj loknomoj kun "meggy"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hungara nomparto meggy signifas acida ĉerizo. Pluraj loknomoj en la iama Hungara reĝlando portis tiun ĉi nomparton, parte laŭ la malnova ortografio medgy.

Pro la disdivido de Hungario en 1919 parto de la lokoj nun situas en Rumanio, SerbioSlovakio.

Hungara nomo alia nomo nuna lando regiono
Aranyosmeggyes Medieşu Aurit Rumanio Distrikto Satu Mare
Medgyes Mediaș Rumanio distrikto Sibiu
Meggyes Viŝnjevac Serbio Vojvodino
Medgyesbodzás Hungario Mezőkovácsháza
Meggyesfalva Mureșeni Rumanio Distrikto Mureș
Meggyesgombás Dumbrava Rumanio Distrikto Satu Mare
Meggyeshegy Medieş-Vii Rumanio Distrikto Satu Mare
Meggyeskovácsi Hungario Transdanubio
Meggyfalu Oľšinkov Slovakio Regiono Prešov
Meggykerék Meșcreac Rumanio Distrikto Alba
Zalameggyes Hungario Zala

(Tiu ĉi artikolo en sia unua versio uzis informojn en la artikoloj pri la diversaj lokoj.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]