Litaio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Litaio - estis en la helena mitologio filinoj de la plej alta dio Zeŭso. Ili estis diinoj de petoj. Kiel ilia patrino estis kutime prezentata diino de venĝo Eriso, iam la patrino tute ne estis nomata.

Litai estis maljunaj, sulkiĝitaj, lamaj kaj strabaj virinoj. Ili akompanis sian fratinon Ate, diinon de blindiĝinta kaj nebridebla pasio kaj marasmo. Ate mallumigadis menson de homoj, kiuj poste faris malbonajn agojn alvenantajn pereon. La homoj poste vokis pri helpo, sed Litaio venadis ĉiam malfrue, ĉar ili estis maljunaj kaj lamaj. Ĉe ili validis ĉiam: "malfrue, sed tamen".

Ili helpadis al kulpiĝintaj kaj punitaj homoj, sed nur al tiuj, kiuj konfidis ilin. Homo, kiu Litaion ne agnoskadis neniam ĝisatendis ilian helpon. Male, Litaio vokis kontraŭ li pli grandan koleron de sia fratino Ate. La homoj poste estis perditaj kaj ne estis por ili helpo.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lytai en la ĉeĥa Vikipedio.