Litia-jona akumulatoro
Litio-jona akumulatoro estas reŝargebla, elektrokemia tensiofonto surbaze de litio. Krom tio ekzistas ankaŭ la ne-reŝargebla litio-baterio.
Tiu ĉi akumulatoro havas longan vivdaŭron, malgrandan pezon, grandan povumon kaj preskaŭ tutan mankon de la memor-efekto de nikel-kadmiaj piloj.
Malavantaĝo de tiu piloformo estas la eksploda kaj fandiĝa danĝero, precipe ĉe difektitaj ŝargiloj, ĉe fuŝkontakto (kurta cirkvito) de la pilaj poloj aŭ simple la malsufiĉa kvalito.
La litia-jona akumulatoro uzatas plej ofte en poŝtelefonoj, en ciferecaj fotiloj kaj kameraoj, sed ankaŭ en camcorderoj, laptopoj kaj similaj.
Litia-jona pilo havas nominalan tension de 3,6 voltoj kaj ŝargan fintension de 4,0 voltoj. Li-jonajn akumulatorojn ne estas permesate ŝargi per kutimaj ŝargiloj por NiMH- aŭ NiCd-akumulatoroj, ĉar la piloj povas esti troŝargitaj kaj en ekstrema kazo okazas eksplodo. Ĉe ŝargo sub 2,6 voltoj, la piloj iĝos neuzeblaj.
La plej konvena temperaturo por la rezervado de akumulatoroj estas ĉ 15 °C kaj ĉe ŝargostato de 40%. La akumulatoroj perdas el siaj kapacitoj ĉirkaŭ 20% ĝis 60% (ĉ 20 °C) en 3 ĝis 5 jaroj.
Historio, Nobel-premio
[redakti | redakti fonton]La komencaj laboroj pri litia-jona akumulatoro okazis en la 1970-aj, 80-aj jaroj, la unua tia akumulatoro aperis en la komerco en komenco de la 1990-aj jaroj. Post 20 jaroj, litia-jona akumulatoro iĝis la ĉefa akumulatora tipo en elektraj aŭtomobiloj.
En 2019, la esploristoj John B. Goodenough, M. Stanley Whittingham kaj Akira Joŝino komune ricevis la Nobelpremion pri kemio 2019 por evoluigo de la litia-jona akumulatoro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- litia-polimera akumulatoro
- Baterio
- litia-fera-fosfata akumulatoro, kiu estas pluevoluigo de la litia-jona akumulatoro