Litotrofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Litotrofio estas nocio el la biologio: la kontentigo de la energibezono de organismoj el eksergonaj kemiaj ŝanĝoj kun senescepte neorganikaj substancoj. La vorto litotrofio venas el la greka lingvo kaj signifas laŭvorte: nutranta sin per ŝtonoj (litos - ŝtono; trofe - nutrado), je kio "litos"/"ŝtono" estas uzata por neorganikaj substancoj. Oni parolas pri litotrofaj organismoj, pri litotrofa metabolo.

Ekzemploj por litotrofaj organismoj kaj litotrofaj substancoŝanĝoj:

  • hidrogenotrofaj bakterioj kiel ekzemple la specio Ralstronia:
hidrogeno + oksigeno al akvo:
2 H2 + O2 → 2 H2O
  • bakterioj el la specio thiobacillus thiooxidans:
hidrogensulfido + oksigeno al sulfata acido:
H2S + 2 O2 → H2SO4
  • sulfatreduktantaj bakterioj kiel ekzemple tiuj el la specio desulfovibrio:
hidrogeno + sulfata acido al hidrogensulfido + akvo:
4 H2 + H2SO4 → H2S + 4 H2O

La kontraŭo al litotrofio estas organotrofio: kontentigo de la energibezono de organismoj el eksergonaj kemiaj ŝanĝoj kun organikaj substancoj, ekzemple je bestoj, fungoj, multaj bakterioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]