Lodo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lodo (germane Lot IFA:[loːt], angle lot IFA:[lɒt], nederlande lood IFA:[loːt], dane lod, svede lod) estas malnova Eŭropa mezurunuo de maso, egalanta duonon de unco. Ĝia ekvivalento en la internacia sistemo estas inter 10 kaj 50 gramoj, depende de la lando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La loto estas mezurunuo de maso, parto de la germana kaj angla sistemoj de unuoj. Ĝi estas difinita tipe kiel 1/30 aŭ 1/32 de la funto.

Laŭ la germana sistemo, unu lodo egalas 14,62 gramoj. Ĝi egalas 1/32 de la germana funto (germane Pfund), aŭ ½ de la germana unco (germane Onze).

En la angla sistemo, unu lodo estas 14,175 gramoj, 1/32 de la angla funto kaj ½ de la angla unco.

La dana lodo egalis 15,6 gramojn. La sveda lodo egalis 13,29 gramojn. La nederlanda lodo egalis 10 gramojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]