Loknombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En logiko kaj matematiko, loknombro estas nombro indikanta kiom da operandoj (aŭ argumentaj-rezultaj lokoj) akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp.

Plej ofte temas pri operacioj kaj rilatoj dulokaj kaj unulokaj. En la programlingvo C la kondiĉa esprimo x?y:z formas operacion trilokan. En iuj formalaj teorioj oportunas rigardi la konstantojn kiel operaciojn nullokajn (aŭ senlokajn); cetere, en programado nullokaj funkcioj povas liveri variajn rezultojn (pro kromefikoj).

En rezonadoj ĝeneralaj oni povas paroli pri funkcioj, rilatoj ktp n-lokaj.

Terminologogia noto[redakti | redakti fonton]

En matematiko oni ankaŭ povas diri «argumentonombro», «duargumenta» ktp. Tamen tio estas iom pli longa; kaj pli grave, en komputado oni ofte bezonas kontrastigi argumentojn kaj rezultojn. Nu, operacioj kaj funkcioj programlingvaj povas disponigi lokon por rezulto; ekz-e

  • Valorizo: (y := x)
  • Krementoj: x++, x += 1

Krome, se akcepti la NPIV-an difinon ke argumento estas «Elemento, por kiu funkcio estas difinita», tiam \sin x akceptas ne 1, sed malfinion da argumentoj (ĉiujn reelojn). La terminoj unuargumenta, duargumenta ktp estas do konfuzaj, kio devus ŝoki matematikan rigoremon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]