Enfield estas urbodistrikto (angleborough) de Granda Londono, ĉe la norda rando de la teritorio. Ĝi situas proksimume 20 kilometrojn norde de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City. Laŭ la stato de 2018, en la urbodistrikto vivis 333 869 loĝantoj sur areo de 80,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 130 loĝantoj/km².