Los Santos (Panamo)
Aspekto
(Alidirektita el Los Santos)
Los Santos | ||||
---|---|---|---|---|
Provinco | ||||
Flago | ||||
province of Panama [+] | ||||
Lando | Panamo | |||
Ĉefurbo | Las Tablas (Panamo) | |||
- koordinatoj | 8° N, 80° U (mapo)7.6-80.45Koordinatoj: 8° N, 80° U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 3 809,4 km² (380 940 ha) [+] | |||
Areo | 3 809,4 km² (380 940 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 89 592 [+] (2010) | |||
ISO 3166-2 | PA-7 | |||
|
||||
Los Santos | ||||
Vikimedia Komunejo: Los Santos Province [+] | ||||
Los Santos (La Sanktuloj) estas provinco de Panamo, situanta en la sudo de la duoninsulo Azuero.
La provinco limas sude kaj oriente kun la oceano Pacifiko, norde kun la provinco Herrera kaj okcidente kun la provinco Veragŭo.
Laŭ la stato de 2010 en la provinco vivis 89 592 loĝantoj sur areo de 3 809,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². La urbo Las Tablas (Panamo) estas ĝia ĉefurbo kaj la plej loĝata loko.
Ĝi konsistas el la distriktoj Los Santos, Guararé, Las Tablas, Macaracas, Pedasí, Pocrí kaj Tonosí.
La moderna provinco Los Santos estis kreita en januaro 1945 anstataŭante la ne plu ekzistanta Azuero.