Lublina unio
Lublina Unio - unuiĝo de Pola Regno kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.
Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.
Konsekvencoj de la unio
- plifortigo de magnataro havanta grandajn bienojn, celanta redukti reĝan kaj nobelaran potencon
- evoluo de Varsovio kie kunvenis sejmo, estis elektataj reĝoj kaj kie depost 16-a jarcento rezidis reĝo kun siaj oficistoj
- al Pola Regno estis aligita ukraina lando
- litva kaj rutena nobelaro rapide iĝis pollingvaj - pola lingvo post iama tempo fariĝis lingvo de elito
- Pollando engaĝiĝis al orientaj aferoj: militoj kontraŭ Moskvio, Turkio kaj Tataroj
- kreskis respekto al la lando kiu ligis orienton kaj okcidenton
- nobelaro iĝis "politika nacio"