Luigi Luca Cavalli-Sforza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luigi Luca CAVALLI-SFORZA (naskiĝis la 25-an de januaro 1922) estas itala genetikisto pri biohistorio de la homaro.

Li komencis sian karieron studante la pigmeojn en la ekvatora praarbaro.

Uzante la rimedojn de analizo al precipaj konsisteroj aplikitajn al la geno-konsisto de la popolaroj, li montris, ke disvastiĝo de agrikulturo en Eŭropo, en la aŭroro de historio, estis ne migrado de la konduto, sed migrado de la homoj ĝin praktikantaj. Li evidentigis ankaŭ la praecon de la Eŭska gento, kaj multajn aliajn interesajn rezulojn.

Lia filo estas kinoreĝisoro, kunlabore kun li, li verkis libron pri la temo "homa diverseco".