Lumigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lumigisto estas tiu homo, kiu okupiĝas pri lumaj aferoj en filmaj staboj, televidoj, teatrejoj, spektakloj kaj koncertoj. Ĝi estas grava profesio en tiuj laborejoj, la lumigistoj aŭ lumteknikistoj necesas licencon, foje eĉ diplomon.

Lumigisto laboras

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En teatrejoj la lumigisto(j) zorgas pri lampoj, lamparoj, ke la lumoj estu ĵetitaj laŭ la bezonoj al la rolantoj. Estas ĝeneralaj, fokusigitaj, filtritaj kaj koloraj lumoj. Ili ŝanĝiĝas laŭ la bezonoj. La teatra lumtekniko taŭgas al la spektantoj, en televido kaj filmo al la kameraoj, kiuj ofte bezonas pli fortan lumon. Paŝo post paŝo tiu profesio profundiĝis, nuntempe jam estas plena stabo de lumigistoj. En koncertoj (ĉefe ŝlagrokoncertoj) la tasko ne nur estas la lumigado de la muzikistoj, sed ankaŭ doni akompanajn lumajn impresojn al la spektantoj. Nuntempe la lumigistoj havas scenarlibron pri la lumefikoj kaj komputilaj programoj helpas tiun laboron.

Koncerta lumefiko
Ilo de lumigisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]