Luna eklipso de la 21-a de Januaro 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eklipso en Chapel Hill, Usono

Plena luna eklipso okazis la 21an de Januaro 2019 UTC (Universala Tempo Kunordigita). Por observantoj en Ameriko, tiu luna eklipso okazis inter la vespero de dimanĉo la 20a de Januaro kaj la fruaj matenaj horoj de lundo la 21a de Januaro. Por observantoj en Eŭropo kaj Afriko, la eklipso okazis dum la mateno de la 21a de Januaro. La eklipso okazis dum superluno. Ĝi ankaŭ estis la lasta plena luna eklipso ĝis majo 2021.

Videbleco[redakti | redakti fonton]

La eklipso estis videbla en ties plena daŭro de Norda kaj Suda Amerikoj, partoj de okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. De lokoj en Nord-Ameriko, la eklipso komencis dum la vesperaj horoj de 20a de januaro. Observantoj ĉe lokoj en Eŭropo kaj multaj partoj de Afriko povis vidi parton de la eklipso antaŭ la Lunsubiro en la frua mateno (antaŭ matena krepusko) horoj de la 21a de Januaro.

Vido al Tero de Luno dum la plej granda eklipso



Mapo pri videbleco



Tempo[redakti | redakti fonton]

Kontakto-punktoj relativaj al Teraj plenombro kaj duonombro, ĉi tie kun la Luno proksime al ties malsuprenira nodo

La tempo de plenaj Lunaj eklipsoj estas priskribita de ĝiaj kontaktoj:[1]

P1 (Unua kontakto): Komenco de duonombra eklipso. Tera duonombro tuŝas Lunan eksteran randon.
U1 (Dua kontakto): Komenco de parta eklipso. Tera ombro tuŝas Lunan eksteran randon.
U2 (Tria kontakto): Komenco de plena eklipso. Luna surfaco estas plene en Tera ombro.
La plej granda eklipso: La pinta tempo de eklipso. Luno estas plej proksime al centro de Tera ombro.
U3 (Kvara kontakto): Fino de plena eklipso. Luna ekstera rando forlasas Teran ombron.
U4 (Kvina kontakto): Fino de parta eklipso. Tera ombro forlasas Lunan surfacon.
P4 (Sesa kontakto): Fino de duonombra eklipso. Tera duonombro ne plu estas sur la surfaco de Luno.

La duonombraj fazoj de la eklipso ŝanĝas la aperon de la Luno nur iomete kaj estas ĝenerale ne rimarkeblaj.[2]

Lokaj tempoj de kontaktoj
Tempozonaj adaptoj de UTK Amerikoj Atlantiko Eŭropo / Afriko
-8h -7h -6h -5h -4h -3h -2h -1h 0h +1h +2h +3h
GMT WEST MET BST MEST
Evento 20a de Januaro vespere 21a de Januaro matene
P1 Duonombra komencas* 6:37 ptm 7:37 ptm 8:37 ptm 9:37 ptm 10:37 ptm 11:37 ptm 12:37 atm 1:37 atm 2:37 atm 3:37 atm 4:37 atm 5:37 atm
U1 Parta komencas 7:34 ptm 8:34 ptm 9:34 ptm 10:34 ptm 11:34 ptm 12:34 atm 1:34 atm 2:34 atm 3:34 atm 4:34 atm 5:34 atm 6:34 atm
U2 Plena komencas 8:41 ptm 9:41 ptm 10:41 ptm 11:41 ptm 12:41 atm 1:41 atm 2:41 atm 3:41 atm 4:41 atm 5:41 atm 6:41 atm 7:41 atm
Mez-eklipso 9:12 ptm 10:12 ptm 11:12 ptm 12:12 atm 1:12 atm 2:12 atm 3:12 atm 4:12 atm 5:12 atm 6:12 atm 7:12 atm 8:12 atm
U3 Plena finas 9:43 ptm 10:43 ptm 11:43 ptm 12:43 atm 1:43 atm 2:43 atm 3:43 atm 4:43 atm 5:43 atm 6:43 atm 7:43 atm 8:43 atm
U4 Parta finas 10:51 ptm 11:51 ptm 12:51 atm 1:51 atm 2:51 atm 3:51 atm 4:51 atm 5:51 atm 6:51 atm 7:51 atm 8:51 atm 9:51 atm
P4 Duonombra finas* 11:48 ptm 12:48 atm 1:48 atm 2:48 atm 3:48 atm 4:48 atm 5:48 atm 6:48 atm 7:48 atm 8:48 atm 9:48 atm 10:48 atm

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi okazis en la konstelacio Kankro, iom okcidente de M44.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . On the nature of eclipses. Inconstant Moon. Cyclopedia Selenica. Alirita 2019-01-20.
  2. Lunar Eclipses for Beginners.