Luo Yixiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luo Jigu)

LUO Yixiu (ĉine 羅一秀, nun simpligite: 罗一秀; naskita la 20-an de oktobro 1889, mortinta la 11-an de februaro 1910) estis la unua el la kvar edzinoj de Mao Zedong, kiu poste fariĝis gvidanto de la ĉina komunisma partio. Ili geedzis, almenaŭ laŭjure, de 1908 ĝis ŝia morto. Ŝi venis de malriĉa familio de terposedantoj en Hunano. Iliaj patroj aranĝis la geedziĝon kiam ŝi havis 18 jarojn kaj Mao havis 14. Laŭ libro de la raportisto Edgar Snow, Mao poste diris ke la geedziĝo malplaĉis al li, kaj ke li rifuzis seksumi kun ŝi. Li transloĝiĝis por studi en urbo. Luo Yixiu, senhonorigite, loĝis kun la gepatroj de Mao ĝis sia morto, du jarojn poste, pro disenterio.