Márta Sebestyén
Sebestyén Márta (Ŝebeŝtje'n Ma'rta) (Budapeŝto, 1957, 19-a de aŭgusto - ) kantisto de popolkantoj, prezenta artisto.
Ŝia patrino estas Farkas Ilona, kolektanto de popolkantoj, lernanto de Kodály Zoltán, ŝia patro estas esplora ekonomikisto. Ŝi kiel knabino jam kantis post aŭdo. Kiam ŝi estis sesjara, oni jam faris surdiskigon de ŝia kantado.
Ŝi lernis en Budapeŝto, en la Gimnazio de Miklós Radnóti, poste ŝi studis en la Belarta Altlernejo, sed ŝi interrompis sian studadon en 1975.
Ŝia konstanta partnero en la kantado la grupo Muzsikás Együttes. Ŝi kantas multajn regionajn hungarajn popolkantojn, eĉ tiujn de la eksterlandaj hungaroj (Transsilvanio). Ŝi ankaŭ kantas kantojn de aliaj popoloj (cigana, hebrea, bulgara, sudslava).
Premioj
- Kantisto de la jaro (1984)
- Grammy-premio (1996.) – en la prilaboro de la muzika grupo Deep Forest (albumo "La Boheme")
- Kossuth-premio (1999.) – kun Muzsikás együttes
Aliaj
Ŝi kantas en la Oskar-premiita filmo La Angla Paciento (Amo, amo).