Méhkas Diákszövetkezet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Méhkas Diákszövetkezet (mekaŝ diaksOevetkezet) Studentkoperativo Abelujo estis ekonomia koperativo fondita en Kluĵo en 1936 de 101 karierkomencantoj fronte kun Deák Ferenc. Ĝia celo estis helpi la valorigadon de vilaĝaj produktoj en urboj, servi la postenserĉadon por junaj diplomitoj de altlernejoj. Ĝi malfermis vendejojn, laktokolektejojn kaj manĝejojn por studentoj. Post la Viena arbitracio gvide de Samu Tóth la studentoj de revenita Universitato Ferenc József transorganizis ĝin, malfermis libro- kaj paperkomercejon en placo Mátyás király tér 2. La nova koperativo Méhkas engaĝiĝis por eldoni kaj disigi la revuojn Termés kaj Március, organizis literaturajn verperojn invitante Zsigmond Móricz, Erdei Ferenc, Kovács Imre kaj librotagojn. Post 1944 ĝi eldonis ankaŭ librojn. En la fino de 1947 ĝin oni enfandigis en kadron de MÁGISZ (Munkások Általános Gazdasági és Ipari Szövetkezete).

Fontoj[redakti | redakti fonton]